Notice

This page show a previous version of the article

Tujstarta gvidilo por novaj kontribuantoj

La celoj de la Tatoeba-projekto

  • Koncize, ...
    • Ni kolektas frazojn kaj ties tradukojn al aliaj lingvoj.
    • Frazoj, kiujn ni kreas, estas uzataj en multaj projektoj sub la licenco "Creative Commons - Attribution 2.0"

La 6 bazaj reguloj

Vi povas alklaki ligilojn por legi [tradukojn] aŭ legi la [originalan] dokumenton.

  1. Ni bezonas kompletajn frazojn.

  2. Ne ŝanĝu frazojn, kiuj estas perfektaj.

  3. Ne aldonu frazojn el kopirajtaj fontoj.

  4. Ni bezonas tradukojn sonantajn naturaj, ne rekte laŭvortajn tradukojn.

  5. Faru bonan tradukon de la tradukata frazo. Ne lasu alilingvajn tradukojn influi vin.

  6. Ne enmetu komentariojn kiel frazopartojn.

    • Ne inkluzivu en frazo aĵojn, kiaj estas jenaj:
      • Li/ŝi (Li/ŝi diris ion.)
        • Anstataŭe vi sendu 2 frazojn.
          • Li diris ion.
          • Ŝi diris ion.
      • (De Mark Twain)
        • Anstataŭe skribu tion kiel komenton, kaj petu iun aldoni ĝin kiel etikedon.
        • Se vi mem rajtas etikedi, aldonu la etikedon.

Por pliaj detaloj, vidu la paĝon Reguloj kaj gvidlinioj

Kontribuanto povas fari la jenon:

  1. Vi povas traduki frazon klakante sur ties simbolon , kiam ajn vi vidas ĝin.
    • Ne forgesu grandliterojn kaj interpunkciojn.
  2. Vi povas aldoni alternativajn tradukojn. ()
    • Se vi opinias, ke pluraj tradukoj eblas, vi povas aldoni ĉiujn.
    • Estu certa pri tio, ke vi aldonas la tradukojn en la alia lingvo. (Alivorte, ne aldonu Esperantan tradukon al Esperanta frazo.)
  3. Vi povas provlegi frazojn kaj "adopti" () frazojn, kiujn vi opinias bonaj.
  4. Vi povas korekti erarojn, kiujn vi trovas, se la frazo estas ne "posedata" de alia uzanto.
    • Por fari tion, ...
      • Adoptu la "orfan" ("neposedatan") frazon.
        • Sekve klaku sur la tekston por redakti ĝin.
        • Sekve, laŭvole, "malposedu" (Let go) la frazon, se vi volas, ke aliulo povu facile reredakti ĝin.
    • Speciala rimarko
      • Tatoeba.org preferas, ke vi NE ŜANĜU iun frazon, kiu konsidereblas ĝusta.
      • Anstataŭ ŝanĝi ĝustajn frazojn, aldonu alternativan tradukon.
  5. Vi povas aldoni komentojn al frazoj.
    • Se vi trovas eraron, sed ĝi estas "posedata" de aliulo, lasu komenton por klarigi al la "posedanto" kiel korekti ĝin.
      • Se vi vidas ion, kio ŝajnas stranga, aŭ kion vi ne komprenas, vi povas lasi komenton, kaj iu povos klarigi ĝin al vi.
      • Se vi trovas veran sensensaĵon aŭ mankohavan frazon, vi povas sendi komenton avertante al moderigantoj, ke la aĵo eble forigendas.
  6. Vi povas aldoni novajn frazojn.
    • La plej bona komenco estas unue serĉi por certiĝi, ĉu la frazo ankoraŭ ne estas en la frazaro.
    • La serĉtermino estu la frazo inter citiloj por trovi ekzakte egalajn frazojn.
      *   JENE: "Mi havas hundon."
      *   NE:  Mi havas hundon. Plia informo en [Oftaj demandoj](http://tatoeba.org/eng/faq).
      

Atentu! Estas eraroj!

  • Koncize, ...
    • Iuj frazoj sonas nenaturaj kaj verŝajne estas kontribuoj de anoj, kiuj tro fidas sian kompetenton pri nedenaskaj lingvoj.
    • Iuj frazoj estas en arĥaika kaj/aŭ malnovmoda lingvaĵo kaj eble ne vere taŭgas por lernantoj de fremda lingvo.
    • Iuj frazoj enhavas gramatikajn kaj vortelektajn erarojn.
    • Iuj ligitaj frazoj povas esti nebonaj tradukoj.

Rekomendo

  • Por helpi al la bontenado de niaj frazoj rekomendingas, ke vi traduku nur de nedenaska lingvo al via denaska.
  • Ankaŭ rekomendindas traduki nur frazojn "posedatajn" de denaskaj parolantoj. Tio helpas eviti problemojn.